Grace Lee Boggs

Grace Lee Boggs
Persona informo
Aliaj nomoj Ria Stone
Naskiĝo 27-an de junio 1915 (1915-06-27)
en Providence
Morto 5-an de oktobro 2015 (2015-10-05) (100-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla
Loĝloko Detrojto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Barnard College - filozofio (–1935)
Kolegio Bryn Mawr - doktoro de filozofio (–1940)
Newtown High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o James Boggs (1953–1993) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
socia aktivisto
redaktisto
filozofo
aktivulo
verkisto de nefikcio
politikisto
aktivisto de civilaj rajtoj
feministo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://graceleeboggs.com/
vdr

Grace Lee BOGGS (27a de Junio, 1915 – 5a de Oktobro, 2015) estis usona verkisto, sociala aktivulo, filozofo, kaj feministo.[1] Ŝi estas konata pro siaj jaroj de politika kunlaborado kun C. L. R. James kaj Raya Dunayevskaya en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.[2] En la 1960-aj jaroj, ŝi kaj James Boggs, ŝia edzo de ĉirkaŭ kvar dek jaroj, markis sian propran politikan direkton.[3] Ĉirkaŭ 1998, ŝi estis verkinta kvar librojn, inter kiuj membiografio. En 2011, still ankoraŭ aktiva estante 95-jaraĝa, ŝi verkis kvinan libron, nome The Next American Revolution: Sustainable Activism for the Twenty-First Century, kun Scott Kurashige kaj publikigita fare de la eldonejo de la Universitato de Kalifornio. ŝi estas konsiderata ŝlosila figuro en la Movado de Azi-usonanoj.

  1. Michael Jackman (5a de Oktobro 2015). Grace Lee Boggs dead at 100. Metro Times. Alirita 5a de Oktobro 2015.
  2. (2008) “Spaces of Mobilization: The Asian American/Pacific Islander Struggle for Social Justice”, Social Justice 35 (2), p. 1–17. 
  3. Elaine Latzman Moon,"Untold Tales, Unsung Heroes: An Oral History of Detroit's African American Community 1918–1967", Wayne State University Press, p. 156. Alirita la 1a de Julio, 2014.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search